Serchi

2012-11-16

"Esperanto el la vidpunkto de verkisto"

Jen interesa teksto de "Claude Piron" :

<< Chiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el yi unikan manifestaqon de la homa lingvokreemo. Tiurilate, chio prezentiyas, kvazaw chiu unuopa lingva uzantaro havus sian generalan koncepton, plej ofte nekonscian, pri la arto komuniki; tiu maniero aliri komunikadon enkorpigas en kelkajn gvidliniojn aplikeblajn al la vortigo de la penso. Ekzemple, estas interese konstati, ke en multaj okazoj, kiam la franca postulas klaran montron de la rilatoj, la angla kontentiyas per simpla elvokado. La esprimoj "malaria treatment" kaj "malaria therapy" konsistas el identaj aw samspecaj vortoj same situantaj unu rilate la alian. Tamen, la unua signifas "kuracado de malario" kaj la dua "kuracado per malario" (por trakti alian malsanon - fakte por estigi specifan reagon febran - oni injektas la malarian paraziton en la sangon de la malsanulo). La spirito de la angla lingvo ebligas al yi simple meti unu apud la alian du nociojn, kiuj, kunprenate, elvokas la celatan ideon. >>

Sekvo tie :
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/verkisto.htm

No comments:

Post a Comment