Serchi

2011-01-05

La Eta Princicho

Dedicho de la awtoro

AL LEON VERS

Pardonu infanoj, ke mi dedichis chi tiun libron al "grandpersono". Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandpersono estas la plej bona amikicho, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandpersono kapablas chion kompreni, ech porinfanajn librojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandpersonicho loyas en Francujo, kie hi suferas pro malsato kaj malvarmo. Hi ja bezonas konsolon. Se chiuj tiuj senkulpigoj ne sufichas, mi volonte dedichos chi libron al la infano, kiu iam antawe tiu grandpersono estis. Chiuj grandpersonoj unue estis infanoj. (Sed malmultaj el ili memoras pri tio.) Mi do korektas mian dedichon: AL LEON VERS, kiam hi estis malgranda knabicho.

I

IAM, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita "Travivitaj Rakontoj". Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. jen kopio de la desegno:



En la libro oni diris: "La boaoj glutas sian rabaqon unuglute, senmache. Sekve ili ne plu povas moviyi kaj dormas dum sia sesmonata digestado."

Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en yangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon. Mian desegnon numero Unu. Jen kiel yi estis:


Mi montris mian chefverkon al grandpersonoj kaj ilin demandis, chu mia desegno timigis ilin. Ili al mi respondis: "Kial chapelo timigus?" Mia desegno ne prezentis chapelon. Yi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi grandpersonoj. Ili chiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:

La grandpersonoj konsilis ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aw malfermitaj aw ne, kaj prefere interesiyu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko. Kaj tiel, en mia sesjara ayo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkurayiyis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la grandpersonoj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige chiam kaj chiam donadi al ili klarigojn.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. Mi flugis iom chie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Chinujon de Arizono. Tio estas tre tawga, se oni voyeraris nokte.

Tiel, dum la dawro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis che grandpersonoj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.

Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu shajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi chiam konservis. Mi volis scii chu tiu chi vere estas komprenema. Sed chiam oni respondis al mi:

"Yi estas chapelo."

Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiyis al ties komprenpovo. Mi priparolis briyon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandpersono estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.

II

Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, yis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis antaw ses jaroj. Io en la motoro rompiyis. Kaj, char estis kun mi nek mekanikisto nek pasayeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinkeblan akvon apenaw por semajno.

La unuan vesperon mi do endormiyis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn loyigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol ship-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiye vekis min kurioza vocheto:

"Mi petas vin... desegnu por mi shafeton!"

"Kion?"

"Desegnu por mi shafeton!"

Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran etan homichon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de hi, kiun mi poste sukcesis fari.

Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkurayiyis min de pentrista kariero jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.

Do mi rigardis tiun aperaqon per okuloj tute rondaj pro miro. Ne forgesu, ke mi troviyis mil mejlojn for de iu ajn loyigita loko. Nu, mia hometicho shajnis al mi nek voyerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aw timo. Hi neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loyigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al hi:

"Sed... kion vi faras chi tie?"
Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan:
"Mi petas... desegnu por mi shafeton!"

Kiam mistero tro impresas, oni ne kurayas malobei. Ech se tio shajnas al mi absurda chi tie, mil mejlojn for de iu ajn loyigita loko kaj en danyero de morto, mi tamen elposhigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometicho, ke mi ne scias desegni. Hi respondis al mi:

"Ne gravas. Desegnu por mi shafeton!"

Char shafon mi neniam desegnis, mi refaris por hi unu el la du solaj desegnoj kiujn mi kapablis fari : tiu de la fermita boao.

Kaj en mirego mi awdis la etan homichon respondi al mi:

"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas tre danyera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Che mi chio estas tute eta. Mi bezonas shafeton. Desegnu por mi shafeton!"
Do, mi desegnis.
Li atente rigardis kaj poste diris:
"Ne! Tiu chi estas jam tre malsana. Faru alian!"
Tiam mi desegnis denove:
Mia amiko charme ridetis kun indulgo:

Vidu mem... chi tio estas ne shafeto, sed shaficho. Yi havas kornojn...

Do mi rekomencis desegni. Sed, kiel la antawaj, yi estis rifuzita :
"Tiu chi estas tro maljuna. Mi volas shafeton, kiu longe vivu." Tiam mi sen-pacienciyis kaj, char mi volis senprokraste komenci la malmuntadon de mia motoro, mi skizachis chi tiun lastan desegnon.

Kaj mi qetis tiujn chi vortojn :

"Jen estas la kesto. La shafeto, kiun vi volas, troviyas interne."
Sed mi tre suspriziyis, vidante la vizayon de mia juna kritikisticho ekbrili pro yojo: "Yuste tia mi volis yin! Chu vi kredas, ke tiu shafeto bezonos multe da herbo?"

"Kial ?"
"Tial, char che mi chio estas tute eta..."
"Certe sufichos. Mi donis al vi tute etan shafeton."
Hi klinis sian kapeton al la desegno:
"Ne tiel etan... Ha! Yi endormiyis...

Kaj tiel mi konatiyis kun la eta princicho.

III

Longa tempo estis al mi necesa por kompreni, de kie hi devenas. La eta princicho, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam shajnis awdi la miajn. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi chion.

Tiel, kiam la unuan fojon hi ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, char temas pri desegnaqo tre malfacila por mi), hi demandis al mi:

"Kio esta tiu chi aqo?"

"Tio ne estas aqo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Tio estas mia flugmashino."

Kaj mi fieris sciigi hin, ke mi flugas. Tial hi ekkriis:

"Kio? Do vi falis el la chielo?"

"Jes," mi diris modeste.

"Ha! Tio estas miriga!"

Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris, char mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacilaqojn. Poste hi aldoni:

"Tiel do, vi ankaw venas de la chielo! De kiu planedo vi estas?"

Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia cheesto, kaj mi demandis:

"Do, vi venas el alia planedo, chu ne?"

Sed hi ne respondis al mi. Hi trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:

"Estas vere, ke per chi tio oni ne povas veni de tre malproksime..."

Kaj hi enprofundiyis en revado, kiu longe dawris. Poste hi elposhigis mian shafeton kaj absorbiyis en admiradon de sia trezoreto.

Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformiyi pri tio:

"De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via "che mi"? Kien vi volas forporti mian shafeton?"

Post pormedita silento hi respondis:

"La kesto, kiun vi donis al mi, ege tawgas, char dumnokte yi fariyos yia dometo."

"Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi ankaw shnuron por alligi yin dumnokte. Kaj fosteton."

Tiu propono shajne shokis la etan princon:

"Yin alligi? Kia stranga ideo!"

"Sed, se vi ne alligos yin, yi iros chien ajn kaj perdiyos..."

Kaj mia amiketo denove ekridis.

"Sed kien do vi kredas, ke yi iros?"

"Ien ajn. Rekte antawen..."

Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:

"Ne gravas. Che mi estas tiel malvaste!"

Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:

"Rekte antawen, oni ne povas iri tre malproksimen..."

Video en klasika esperanto:

1 comment:

  1. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete