Serchi

2011-01-04

Chu Gerda Malaperis?

TOM : Saluton, Linda.
LINDA : Saluton, Tom.

Diru al mi: kiu estas tiu?
Kiu?

Tiu alta, blonda, juna homicho...
Kiu?

Tiu, kiu sidas en la angulo.
Ho, tiu!

Jes, tiu.
Mi ne scias. Mi ne scias, kiu hi estas. Nova studenticho, vershajne.

Hi estas tute sola.
Ne. Rigardu. Bela knabino iras al hi.

Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...

Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
Nu, nu...

Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!
Sed...


Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela homino en la mondo, la plej bela homino en la tuta mondo.
Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabicho en la tuta universitato.


2

Tom!
Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.

Tom! Ne rigardu!

Kio okazas?
Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulicho, tiu nova studenticho... Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.

Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?
Hia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Hi ne vidu, ke vi rigardas al hi.

Vi pravas. Io stranga okazas. Dum shi ne rigardas al hi -- shi nun rigardas al la granda spegulo -- hia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiyas al shia taso...
Estas io en hia mano.

Mi ne vidas. Hi estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabicho nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.
Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!

Kio okazas?
Shi rigardas al hi nun, kaj hia mano haltas.

Kaj kio plu? Diru al mi!
Nun hi parolas al shi. Hi montras al la pordo.

Eble hi volas, ke shi rigardu al alia direkto, ke shi ne plu rigardu al hi.
Prave, tute prave. Jen shi rigardas al la pordo. Hi plu parolas kaj parolas. Dum shi ne rigardas al hia direkto, hia mano plu proksimiyas al la taso. Ej!

Kio? Kio okazas?
Hia mano revenas, tute diskrete, kvazaw tute nature.

Chu estas io en hia mano?
Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en shia taso.



-----------------------




Video en klasika esperanto:



No comments:

Post a Comment