Serchi

2011-12-19

Kopilefto (el Vikipedio)

Kopilefto (aw lawlitere el-Angligite, sed neprecize, kopilaso. Angle copyleft) estas la praktiko uzi awtor-rajtan leyon por forigi limigojn sur la distribuado de kopioj kaj modifitaj versioj de verko, kun la postulo ke la samaj liberecoj estu konservataj che modifitaj versioj. En la angla yi estas vortludo, char dum «copyright» signifas «kopirajta monopolo», «right» signifas kaj «rajto» kaj «dekstra», kaj «left» signifas «maldekstra».


La "inversa 'c' en plena cirklo" estas la kopilefta simbolo. Yi estas la awtor-rajta simbolo inversita. Malsame al la awtor-rajta simbolo, yi ne havas juran signifon.

Kopilefta permesilo estas formo de permesilo kaj povas esti uzita por modifi awtor-rajtojn por verkoj kiel komputila programaro, dokumentoj, muziko kaj arto. Yenerale awtor-rajta leyo permesas al awtoro malpermesi al aliaj reprodukti, adapti aw distribui kopiojn de la verko de la awtoro. Kontraste awtoro povas, pere de kopilefta permesilo, doni al chiu persono, kiu ricevas kopion de verko, la permeson reprodukti, adapti aw distribui la verkon se nur ajnaj rezultintaj kopioj aw adaptoj estas ankaw submetitaj al la sama kopilefta permesilo. Multe uzata kopilefta permesilo estas la GNU Yenerala Publika Permesilo. Krea Komunaqo provizas similan permesilan elementon nomitan Samkondiche ("ShareAlike"), sed yi estas kopilefto nur kiam yi estas parto de libera permesilo (do KK Atribuite-Samkondiche, sed ne KK Atribuite-Nekomerce-Senkondiche).

Kopilefta permesilo ankaw povas esti karakterizita kiel awtor-rajta permesilo en kiu awtoro fordonas kelkajn sed ne chiujn rajtojn kiujn li havas law la awtor-rajta leyo. Anstataw permesi ke verko iyu tute publika havaqo (por kiu neniuj awtor-rajtaj limigoj validas), kopilefto permesas al awtoro konservi kelkajn, sed ne chiujn, awtor-rajtajn limigojn por tiuj kiuj deziras agi en maniero kiu alikaze estus konsiderata awtor-rajta malobservo.

Dum awtor-rajta leyo donas la rajtojn al la kreinto, igante lin regi la disdonadon kaj modifadon, la ideo de kopilefto estas doni subjektivan liberecon al uzantoj. Kopileftaj permesiloj malimplicite forigas tiujn limigojn, kiuj law la kreinto ne donas liberecon al la uzanto.

---

No comments:

Post a Comment